[Interpretistoj] ekzamenoj pri Esperanto
Claude Nourmont
moonmont at pt.lu
Thu Sep 29 12:56:37 UTC 2005
Estimataj,
Tiu mesagxo estas por tiu(j), kiu (j), en via lando, zorgas pri la
ekzamenoj.
Ni planas, cxe TEJO-UEA-ILEI, baldaù organizi trejnadon por interpretado de
kaj al esperanto.
Montrigxis, ke estas bezono por tio en diversaj okazoj:
- posta interpretado dum turismaj vizitoj, dum inaùguroj kaj similaj
ceremonioj, ktp.
- samtempa interpretado dum NITOBE-simpozioj (UEA), arangxoj kun
ne-esperantistaj organizajxoj (TEJO), kaj similaj cirkonstancoj.
Kaj des pli ke temas pri rilatoj kun ekstera publiko, ni vere bezonas
profesi-nivelajn kompetentulojn.
En la ekzamenoj, kiuj estas organizitaj de Franca Esperanto-Instituto, estas
elektebla fako pri interpretado (temas tiam pri posta interpretado,
utila por cxicxeronado, por oficialaj ceremonioj kie parolas
ne-esperantistoj, ktp). Trejnado pri la menciita ekzameno okazas ekzemple en
la kulturcentro
Kvinpetalo, en Bouresse.
Tiu fako de la ekzameno ne ekzistas cxe la internaciaj ekzamenoj de
ILEI/UEA. Sed eble en via lando, tiu fako estas parto de la ekzameno.
Mi do sxatus scii:
- cxu en via landa sistemo de ekzamenoj pri esperanto, okazas ekzamenado pri
:
* tradukkapablo (skriba)
* interpretkapablo (parola)
- se jes, kie, kiel, estas organizitaj la kursoj pri tradukado kaj pri
interpretado : normalaj kursoj, specialaj stagxoj...
Vi kompreneble povas aldoni detalojn pri la metodiko, la organizado, ktp.
Estos certe instruplene por ni, ekscii kiel funkcias la tuta afero cxe vi.
Antaùdankante vin pro via respondo, mi kore salutas vin,
Claude Nourmont
Estrarano de UEA pri Edukado.
More information about the Interpretistoj
mailing list