[Interpretistoj] rezumo de la lasttagaj diskutoj

Sonja Petrovic-Lundberg sonja at ikso.net
Wed Sep 28 13:22:26 UTC 2005


Saluton!

Claude:

>Mi ne komprenas la aferon pri ligiteco al NITOBE-seminario. Aù cxu vi parolas gxenerale, pri tio, ke trejni interpretistojn estos bona por estontaj NITOBE-simpozioj? Laù mia scio, ne estas planita io tia por 2006, sed mi suspektas, ke en la lando de NITOBE oni eble ion faros en 2007? Interesus min vidi la bugxeton proponitan de Sonja; tamen se mi bone komprenas, gxi celus nur la trejnadon de junuloj; kaj nun ni parolas pri pli vasta publiko.
>  
>
Temas nur pri propono de buĝeto, ankoraŭ neniel aprobita aŭ oficiala, do 
mi ne vidas sencon prezenti ĝin ĉi tie.

David-Emil:

>esf sxajne pretas subvencii gxin
>  
>
Miascie nur unu estrarano de ESF esprimis interesiĝon pri la afero kaj 
petis sendi pli konkretan proponon por prezenti al la tuta estraro, do 
estas ankoraŭ tro frue ion ajn diri pri tio!

>Pri pli favoraj kotizoj, tio estas tute alia afero. Vidu, por Cseh-metoda kurso dum UK, oni ecx devas aldone pagi! La sola afero, estus, ke oni arangxu la trejnadon sen aldona pago, se la subvencioj tion ebligas (kiel mi diris en la antaùa mesagxo, kun laùeble repago de vojagxo, ktp, post efektiva partopreno en la trejnkurso).
>  
>
Se oni volas ke homoj kiuj partoprenos la trejnadon poste ankaŭ 
kontribuu per interpretado kaj tradukado laŭbezone eĉ volontule, laŭ mi 
oni al tiuj homoj donu laŭeble bonajn kondiĉojn. Sed eble ni eniru 
detalojn pri kotizoj ks iom pli poste, kiam pli gravaj kaj urĝaj 
demandoj estos responditaj?

Amike,
Sonja


More information about the Interpretistoj mailing list