[Interpretistoj] Cxu seminario por interpretistoj dum ILEI-konferenco

Radojica PETROVIC rade at ikso.net
Wed Oct 12 07:03:25 UTC 2005


Kara David-Emil,

Kion decidis la Estraro de TEJO pri organizado de trejnseminario(j) por interpretistoj?
Cxu vi plu pensas pri ebla okazigo de seminario dum ILEI-konferenco?

La konferenco okazos inter la 25-a kaj 29-a de julio, plej versxajne en Parma, kun busa aux trajna
veturo sabate, la 29-an de julio, al UK en Florenco, kun halto en Massa por viziti la plej grandan
E-bibliotekon en Italio.
Se vi plu deziras seminarion dum la konferenco de ILEI, bonvolu sciigi kio estas bezonata por gxi,
por ke ni sondu la eblecojn. Estos plej bone se ni scios tion dum oktobro cxar poste estos pli
malfacile fari sxangxojn en la konferenca organizo, se entute eblos.

Sugesto: ni estas pensantaj organizi inkluzivan (kun partopereno de ne-esperantistoj) simpozion
pri la konferenca temo, simile al tiu kiun ni havis cxijare en Kaunas. Eblus do kunordigi gxin kun
la seminario por interpretistoj tiel, ke gxi estu praktika demonstrejo, se ne jam praktikejo, por
la seminarianoj.

Elkore,
Radojica
-------------------------------------------
Radojica PETROVIC'
Prezidanto, ILEI
Bul. oslobodjenja 36
CS-32000 C^ac^ak, Serbio kaj Montenegro
Tel.  +381 32 371053, Fakso +381 32 342101
-------------------------------------------


david-emil wickstr�m diris:
> saluton!
>
> At 15:22 Uhr +0200 28.09.2005, Sonja Petrovic-Lundberg wrote:
>>David-Emil:
>>
>>>esf sxajne pretas subvencii gxin
>>>
>>Miascie nur unu estrarano de ESF esprimis
>>interesig�on pri la afero kaj petis sendi pli
>>konkretan proponon por prezenti al la tuta
>>estraro, do estas ankorau� tro frue ion ajn diri
>>pri tio!
>
> jes, pardonu pri tio - estis iometa miskompreno inter sonja kaj mi pri tio.
>
>>>Pri pli favoraj kotizoj, tio estas tute alia
>>>afero. Vidu, por Cseh-metoda kurso dum UK, oni
>>>ecx devas aldone pagi! La sola afero, estus, ke
>>>oni arangxu la trejnadon sen aldona pago, se la
>>>subvencioj tion ebligas (kiel mi diris en la
>>>anta�a mesagxo, kun la�eble repago de vojagxo,
>>>ktp, post efektiva partopreno en la trejnkurso).
>>>
>>Se oni volas ke homoj kiuj partoprenos la
>>trejnadon poste ankau� kontribuu per
>>interpretado kaj tradukado lau�bezone ec�
>>volontule, lau� mi oni al tiuj homoj donu
>>lau�eble bonajn kondic�ojn. Sed
>
> mi konsentas kun sonja pri tio - uk ne malmultekostas por partoprenantoj.
>
> amike,
>
> david-emil
> --
> OS4MY
>
> david-emil wickstroem
> tejo-estrarano pri ijk, seminarioj kaj aktivula trejnado
> http://www.tejo.org/at, http://artista.ikso.net
> _______________________________________________
> Interpretistoj mailing list
> Interpretistoj at listoj.ikso.net
> http://listoj.ikso.net/mailman/listinfo/interpretistoj
>




More information about the Interpretistoj mailing list