[Interpretistoj] Ekzameno por interpretistoj

Hegedus Imre hegim at freemail.hu
Sun Oct 2 10:59:52 UTC 2005


Renato Corsetti dubis pri tio ke krom en Francio estas ekzameno por 
esperantistaj interpretistoj  (se mi bone memoras).
   Do, en Hungario HEA organizis dusemestran tradukistan-
interpretistan kurson. Dum unu semestro ni studis movad- kaj 
literaturhistorion de Esperanto (kaj ni estis ekzaamenitaj 
kompreneble). La lekciistoj estis dr-o Árpád Rátkai - pri movadhistorio, 
Imre Szabó pri literaturhistorio, kaj István Ertl. Dum la specialiga 
semestro lekciis Ilona Koutny (pri interpretado) kaj Zsuza Varga 
Haszonits pri tradukado. La partoprenatoj tradukis hungaren verkon de 
Reymont : La lasta. Krome la partoprenantoj devis traduki esperanten 
libere elektitan hungarlingvan verkon. Dum ekzameno pri samtempa 
tradukado (dubla^jo) mi interpretis parolon de Imre Szabó kaj mia 
edzino la parolon de Gyöngyi Mézes... Ni interkonati^gis dum la 
specialiga semestro. Mia edzino finis tie la studojn en 1991 kaj mi en 
1990.   
Hegedűs Imre


____________________________________________________________________________
Ingyenes hirdetés feladás az [origo] aprón!  Már több mint 180.000 ajánlat!
http://apro.origo.hu/


More information about the Interpretistoj mailing list